Arnold Balogh [balog], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Balogh Arnold estis hungara advokato. Lia origina familia nomo estis Bleyer ĝis 1887.
Arnold Balogh[1] naskiĝis la 15-an de marto 1870 (nun 1870-03-15) en Tápiógyörgye, li mortis la 28-an de novembro 1913 en Budapeŝto.
Biografio
Arnold Balogh devenis el juda familio. Li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1893, post jaro licencon pri advokateco. Post la licenco li estis advokato en Budapeŝto ĝis sia frua morto, krome li redaktis juran revuon. Li specialiĝis pri la komerca juro.
Elektitaj kontribuoj
- A kereskedelmi ügynökök jogi állása. (1897)
- Biró és törvény. (1906)
- Bíróságaink helyzete a perrendtartás életbeléptetésének küszöbén. (Bp., 1912).
Fontoj
Referencoj