La batalo de Francio, ekde la 10an de Majo 1940, estis montranta la enorman militan povon de la germana Wehrmacht, antaŭ kiu la francaj kaj britaj armeoj, restintaj en taktikoj kaj strategioj propraj de la Unua Mondmilito, ne estis kapablaj organizi efikan rezistadon. Fakte, Parizo estis jam kaptita de la germanoj la 14an de Junio, dum la franca registaro prezidita de Paul Reynaud setliĝis en Bordozo. Kiam oni disvastigis la novaĵon de la falo de la franca ĉefurbo, diversaj francaj politikestroj proponis tuj peti armisticon al Hitler kaj rompi la aliancon kun Granda Britio. Kvankam Paul Reynaud kaj multaj el liaj ministroj opoziciis tiun ideon, la partianoj de la batalĉeso trudis sian decidon en la kabineton kaj sukcesis atingi la rezignon de Reynaud (kiu preferis ĉesi en la registaro antaŭ peti pacon al la germanoj), anstataŭante lin per la ĝistiama Ŝtatministro nome Philippe Pétain, veterana marŝalo de la Unua Mondmilito.
La nova registaro, prezidita de Pétain, petis al Hitler la armisticon. La Tria Regno akceptis kaj establis en sia respondo la kondiĉojn de la germana okupacio de Francio, kiu rezultis dividita en du grandaj zonoj, nome la okupaciita zono, sub germana kontrolo, kaj la nomita libera zono, sub la aŭtoritato de la Francio de Vichy, kiu tamen devis sekvi la postulojn de la nazia reĝimo.
Bibliografio
Toynbee, Arnold (1985). La Europa de Hitler. Madrid: SARPE.
Shirer, William (1976). Rise and fall of the Third Reich. London: Pan Books.