La Arkeologia Muzeo de Alakanto (plennome hispaneMuseo Arquelógico Provincial de Alicante, akronime MARQ) estas arkeologia muzeo por la provinco Alikanto en la urbo Alakanto en Hispanio.
Kvin salonoj estas dediĉitaj al malsamaj periodoj: antaŭhistorio, ibera kulturo, romia kulturo, mezepoko kaj moderneco. Specialaj ekspozicioj okazas en tri aliaj salonoj [1].
Hospitalo San Juan del Dios estis dezajnita fare de Juan Vidal kaj estis konstruita 1926-29 kiel provinca hospitalo.
La muzeo estis malfermita en 1932 en la urbocentro kaj translokigita en 2000 al siaj nunaj regiono en la antaŭa hospitalo San Juan de Dios en la norda parto de la malnova centro de Alakanto. La muzeo havas konstantajn ekspoziciojn kun diversaj temoj de la historiaj periodoj same kiel provizorajn ekspoziciojn.