La arĝenta pino estas granda arbo, regule kreskanta ĝis alto de 30–50 m kaj escepte ĝis 70 m. Ĝi estas membro de la grupo de la subgenroStrobus, kaj kiel ĉiuj membroj de tiu grupo, la folioj ("pingloj") estas en faskaj po kvin, kun decidua ingo. La pingloj estas fajne segildentaj, kaj 5–13 cm longaj. La strobiloj estas longaj kaj maldikaj, 12–32 cm longaj kaj 3–4 cm larĝaj (fermitajn), malfermiĝante ĝis 5–8 cm larĝaj; la skvamoj estas maldikaj kaj flekseblaj. La semoj estas malgrandaj, 4–7 mm longaj, kaj havas longan sveltan flugilon 15–22 mm longan.
Tiu nearktisa specio estas parenca al la vejmuta pino (Pinus strobus), diferenca de ĝi pro la posedo de pli grandaj konusoj, iomete pli long-daŭrantaj folioj (2-3 jaroj, anstataŭ 1,5-2 jaroj) kun pli elstarantaj stomaj strioj, kaj kun iom pli densa kaj pli mallarĝa habito.
La branĉoj estas enplantataj laŭ regulaj volvaĵoj, produktataj kun la rapideco de po unu ĉiu jaro; tio estas okulfrapa en mallarĝaj, arbarere kreskitaj arboj, dum malferme kreskitaj specimenoj povas havi pli rondetan formon kun larĝ-atingantaj branĉoj. La arĝenta pino estas vaste kreskigata kiel ornama arbo, sed estis tro ekspluatata ĉie en granda parto da sia arealo en la pasinteco.
Minacoj
La arĝenta pino estas grave trafita de Cronartium ribicola (rustofungoj), fungo kiu estis hazarde enmetita el Eŭropo en 1909. La Usona Arbaragentejo (United States Forest Service) taksas ke 90% el la arĝentaj pinoj estis mortigataj de tiu malsano okcidente de Kaskada Montaro. Grandaj arbareroj estis sukceditaj per aliaj pinoj aŭ ne-pinaj specioj. La rusto ankaŭ mortigis multajn Pinus albicaulis ekstere de Kalifornio. Atakoj de Cronatium ribicola estas malpli severaj en Kalifornio, kaj P. monticola kaj P. albicaulis pluvivis tie en grandaj nombroj.
Rezisto al la fungo estas genetika, kaj pro la genetika ŝanĝebleco de arĝenta pino iuj individuoj estas relative netuŝataj de la malsano. La Usona Arbaragentejo havas programon por lokalizado kaj bredado de fungo-rezistemaj arĝentaj pinoj kaj sukropinoj (Pinus lambertiana). Plantidoj de tiuj arboj estis enkondukataj en la arbaro.
↑angle Moore, Gerry; Kershner, Bruce; Craig Tufts; Daniel Mathews; Gil Nelson; Spellenberg, Richard; Thieret, John W.; Terry Purinton; Block, Andrew. (2008) National Wildlife Federation Field Guide to Trees of North America. Nov-Jorko: Sterling, p. 78. ISBN 1-4027-3875-7.
Bibliografio
Debazac E.F. 1964 : Manuel des conifères, Ecole Nationale de Eaux et Forêts, Nancy, 172 p., p. 88.