La Apalaĉaj Montoj (angle Appalachian Mountains aŭ Appalachians) formas montaran ĉenon kiu etendiĝas de suda Kebekio, Kanado al Alabamo, Usono. La plej alta punkto en la ĉeno estas Monto Mitchell je 2038.6 m en Norda Karolino. Ĝi estas la plej alta punkto oriente de la Rivero Misisipo.
La nomo supozeble devenas de la nomo de nun malaperinta indian-tribo, la Apalaĉi.
Bildaro
Vidu ankaŭ