Antigvo (angle: Antigua) estas insulo de la ŝtato Antigvo kaj Barbudo en la Kariba Maro. Ĝi estis kolonio de Britio. Geografie ĝi apartenas al la Deventaj Insuloj. Plej granda loĝloko de la insulo kaj ankaŭ ĉefurbo de la ŝtato estas Sankta Johano.