Antal Szécsi [sEĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szécsi Antal estis hungara skulptisto , altlerneja instruisto . Lia origina familia nomo estis Schefcsik [ŝefĉik] ĝis 1885 .
Gábor Baross fare de Antal Szécsi (1898)
Antal Szécsi [ 1] naskiĝis la 29-an de majo 1856 en Pest (urbo) (laŭ alia fonto en Pécs ) (Hungara reĝlando ), li mortis la 15-an de junio 1904 en Budapeŝto .
Biografio
Antal Szécsi frekventis mezlernejon kaj praktikadis en skulptado ĉe Ignác Oppenheimer, poste en 1873 li studis de Edmund von Hellmer en Akademio de Belartoj de Vieno akirinta diplomon en 1882 . Post siaj studoj li skulptadis en Vieno . Li hejmenvenis kaj instruis en Reĝa Teknikuniversitato József inter 1894–1904. Krom la instruado li kreis novbarokajn statuojn , ornamaĵojn al konstruaĵoj (Parlamentejo (Budapeŝto) , Palaco Vigadó ), altarojn (Preĝejo de Tereza el Avila (Terézváros) , Preĝejo Sankta Jozefo (Józsefváros) , Preĝejo Ĉieliro de Maria (Belváros) ), tombomonumentojn.
Elektitaj skulptaĵoj
Fontoj
Referencoj