Antal Kövesi [koveŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kövesi Antal estis hungara inĝeniero, profesoro.
Antal Kövesi [1] naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1876 en Tápióság, li mortis la 1-an de novembro 1961 en Sopron.
Biografio
Antal Kövesi frekventis gimnazion en Budapeŝto, poste li akiris diplomon en Reĝa Teknikuniversitato palatino József en 1898. Ekde 1901 li estis asistanto de Emil Herrmann en Akademio de Selmec. En 1906 li estis jam katedrestro (ĝis 1947) kaj eksterordinara profesoro, en la sekva jaro publika ordinara profesoro en la altlernejo, ĉar intertempe la akademio estis levita al altlernejo. Inter 1916 kaj 1918 li estis rektoro. En 1919 li sekvis la transmetitan altlernejon al Sopron, kiu estis levita al universitato en 1934. En 1947 li pensiuliĝis, sed li instruis plu ĝis 1952, en la sama jaro li kandidatiĝis. Li ricevis premion en 1950.
Elektitaj kontribuoj
- Általános géptan (1901)
- Erdészeti géptan (1907)
- Grafosztatika és vasszerkezetek (1910)
- Szilárdságtan (1927, 1951)
- Hidraulika (1946)
Fontoj