KOÓS Antal (naskiĝis 1911 - mortis la 28-an de septembro 1976 en Budapeŝto) estis hungara esperantisto.
Dum multaj jaroj li estis sekretario de Hungara Esperanto-Asocio; kaj en la jaro 1966, en Budapeŝto, li funkciis kiel sekretario de la Loka Kongresa Komitato de la plej multnombra UK en la postmilita periodo.