Antal Kherndl, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kherndl Antal estis hungara inĝeniero, arkitekto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1898).
Antal Kherndl [1] naskiĝis la 10-an de majo 1842 en Hungara reĝlando, en Zselíz (nuntempa Želiezovce en Slovakio). Li mortis la 7-an de oktobro 1919 en Budapeŝto.
Biografio
Antal Kherndl frekventis universitatojn en Pest (urbo), Karlsruhe Zuriko, poste li eklaboris en Baden. En 1867 li ekinstruis pontokonstruadon en la teknika universitato en Buda. En 1914 li pensiuliĝis. Li ricevis medalon kaj premiojn inter 1897-1910.
Verkaro (elekto)
- A sztatikailag határozatlan reakciójú tartók elméletéről (1883)
- A többtámaszú gerendák és a többnyílású függőhidak merevítő gerendáinak grafikai elméletéről (1895)
- A sztatikailag határozatlan reakciójú csuklós tartók grafikai elméletéről (1904)
Fontoj