Antal Grassalkovich studis en Pozsony kaj Vieno. Li heredis multajn bienojn, tamen li ne okupiĝis pri ili, simple li ludonis ilin. Plej ofte li vivis en Vieno, kie li estis nomumita ĉambelano, konsilisto, fine duko en 1784. Li estis ankaŭ departementestro. Escepte li batalis por la Habsburgoj kontraŭ la prusoj. Li edziĝis en 1758, baldaŭe li havis 8 gefilojn.