Anna BOCH (10a de februaro, 1848 – 25a de februaro, 1936) estis belgapentristo, naskiĝinta en Saint-Vaast, La Louvière, Henegovio, kaj pli aĝa frato de Eugène Boch. Ŝi estis fondinta membro de la grupo Les XX. Ŝi estis entombigita en la Tombejo Ixelles, Bruselo, Belgio.
Krom siajn proprajn pentraĵojn, Boch tenis unu el la plej gravaj kolektoj de impresionismaj pentraĵoj de sia epoko.[1] Ŝi helpis multajn junajn artistojn, kiel Vincent van Gogh, kiun ŝi admiris pro lia talento kaj kiu estis amiko de ŝia frato Eugène Boch.
La ruĝa vitejo,[2] aĉetita de Anna Boch, estis dumlonge supozita la nura pentraĵo kiun van Gogh vendis dum sia vivo. La kolekto de Anna Boch estis vendita post ŝia morto. En sia testamento, ŝi donacis monon por pagi la retiron de malriĉaj artistaj amikoj.
Literaturo
Berko, Patrick & Viviane (1981), Dictionary of Belgian painters born between 1750 & 1875, Knokke 1981, p. 51.
Boch, Anna; Eugène Boch (1994). Hommage à Anna et Eugène Boch. Musée de Pontoise. LCCN 95179953. OCLC 31175453.
Faider-Thomas, Thérèse (1971). Anna Boch und Eugène Boch: Werke aus den Anfängen der modernen Kunst. Mettlach, Villeroy & Boch. OCLC 420158. Katalogo de Moderne Galerie, Saarland Museum, Saarbrücken, 1971)