Angersdorf ekde la 1-a de septembro 2010 estas parto de la komunumo Teutschenthal en Germanio - ĝis tiam temis pri sendependa komunumo. Ĝi troviĝas en la distrikto Saale de la federacia lando Saksio-Anhalto (ĝis julio 2007 en la pli malgranda distrikto Merseburg-Querfurt). Fine de aprilo 2015 la komunumoparto havis 732 loĝantojn.