Angelos TSIRIMOKOS (Άγγελος Τσιριμώκος, naskiĝis la 8-an de novembro 1952 (nun 1952-11-08) en Ateno, do nun 72-jara) estas greka esperantisto kaj matematikisto. Li estas filo de la verkisto Yannis Tsirimokos. Li studis matematikon en la universitatoj Princeton kaj Harvard, kaj poste laboris por la Konsilio de la Eŭropa Unio en Bruselo.[1] Intertempe li emeritiĝis kaj daŭre vivas en la Brusela Ĉefurba Regiono. Foje li kontribuas esperantlingvajn artikolojn interalie al Libera Folio.
Eksteraj ligiloj
Referencoj
- ↑ Laŭ la Facebook-paĝo de Angelos Tsirimokos, alirita la 18-an de decembro 2018