András Keve [andrAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Keve András estis hungarazoologo, ornitologo, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Kleiner András ĝis 1942.
András Keve maturiĝis en piaristagimnazio en sia naskiĝurbo en 1927, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1932 kaj li doktoriĝis pri geologio-paleontologio-zoologio en 1935. Jam dum la studentaj jaroj li frekventis ornitologian instituton. En 1930 li prelegis unuafoje ĉe la zoologia kongreso en Padovo. Inter 1932–1939 li havis posteneton en la ornitologia instituto, (eĉ inter 1927–1940 li estis bibliotekisto), poste li estis asistanto, lektoro (1940–1942), ĉeflektoro (1942–1947), scienca kolego (1947–1954), scienca ĉefkolego (1954–1973). En tiu periodo interrompoj okazis (pro soldatiĝo ((1941, 1944); militkaptiteco (1945)). Ankaŭ aliaj interrompoj okazis: en 1941 li esploris birdojn en Tihany, en la sekva jaro li laboris en muzeo en Vieno. Inter 1946 kaj 1950 li estis privata profesoro en Universitato Péter Pázmány, en 1953 li ricevis la statuson kandidato. Li emeritiĝis en 1974, sed poste li laboris en muzeo ĝis 1984. Li ricevis memormedalojn en 1977 kaj 1984. Li edziĝis en 1949 kaj 1954, la dua edzino naskis dufoje.
Lia disertaĵo
A sárga billegető Magyarországon előforduló fajtái (1935)