André Schürrle estas germanafutbalisto en la pozicio de sturmisto kaj mezkampisto. Li naskiĝis la 6-an de novembro1990 (nun 1990-11-06) en Ludwigshafen, do nun estas 34-jara. Ekde la jaro 2013 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la angla klubo Chelsea F.C. - antaŭe li en 2011-2013 estis profesia futbalisto de la klubo Bayer 04 Leverkusen kaj inter 2009 kaj 2011 de la klubo Mainz 05.
Krome André Schürrle ekde la jaro 2010 estas membro de la germana nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012. Antaŭe li laŭ sia tiutempa aĝo jam membris en la naciaj teamoj de sub-19-, sub-20- kaj sub-21-jaruloj.
Matĉe en la ĉampionado de 2012 li rekoneblis per la ĉemiza numero "9". Ankaŭ en la Futbala Mondpokalo 2014, en kiu la germana teamo atingis la ĉampionecon, li partoprenis per tiu ĉemiza numero, kaj same en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016.