András GRÉPÁLY [gre:pa:j] estis rumania hungara kuracisto kaj pediatro. Li naskiĝis en Halmágy la 4-an de aprilo 1912 kaj mortis en Budapeŝto la 27-an de decembro 1990.
Biografio
András Grépály akiris diplomon en Universitato de Kluĵo (1936). Li estis ftizologo sanatoria en Oradea, klinika en Kluĵo (1937-45). Li lekciis en OGYI de Târgu Mureș ĝis sia pensiuliĝo. Li estis fakulo pri infanaĝa ftizologio.
Libroj
- Tüdőgyógyászati jegyzetek, kunulaŭtoro (Mv. 1952),
- Manual de pediatrie, kunulaŭtoro (1962),
- Curs de pediatrie, kunulaŭtoro (1976),
- Gyermekgyógyászati jegyzetek, kunulaŭtoro (Mv. 1981).
Fonto