András Bródy [andrAŝ brOdi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bródy András, estis hungara ekonomikisto, altlerneja instruisto. Lia avo estis Géza Maróti, lia patrino estis Dóra Bródy-Maróti, lia konata filo estis János Bródy.
András Bródy[1] naskiĝis la 18-an de junio 1924 (nun 1924-06-18) en Budapeŝto, li mortis la 3-an de decembro 2010 en Budapeŝto.
Biografio
András Bródy maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1942, dum li spertis ankaŭ la presistan kaj librobindistan metiojn. Li ne rajtis tuj plustudi, tial li estis laboristo en libroeldonejo, en 1944 li estis trudlaboristo. Li akiris matematikan diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1946, poste 3 jarojn li eldonejestro, inter 1950–1952 li estis tornisto en fabriko, dum li plustudis laŭ vespera instruado kaj akiris ekonomian diplomon en 1952 en Ekonomia Universitato de Budapeŝto. Post la diplomo li laboris plej longe en ekonomia instituto (1956–1994), sed li instruis ankaŭ en universitatoj (Teknikuniversitato de Budapeŝto (1958–1968), Universitato de Lusako (1970–1972 kaj 1974–1977), Universitato de Delhio (1982–1983), Ekonomia Universitato Károly Marx ekde 1987). Intertempe li kandidatiĝis en 1961, li doktoriĝis en 1969 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia valora matematika scio aldoniĝis en sian ekonomian planadon. Li edziĝis dufoje en 1944 kaj 1979. Li ricevis premiojn en 1985 kaj 1997.
Elektitaj kontribuoj
- A minőség javításának és az önköltség csökkentésének néhány problémája. (1954)
- Az ágazati kapcsolatok mérlegének elméletéhez. (1958)
- Az ágazati kapcsolatok mérlege. A felhasznált absztrakciók, azok korlátai és a számítások pontossága. (disertaĵo, 1960)
- Matematikai programozás. (2 volumoj, studenta lernolibro, 1962; 4-a eldono: 1964; en unu volumo: 1968; ties 3-a eldono: 1970)
- Érték és újratermelés. Kísérlet a marxi értékelmélet és újratermelési elmélet matematikai modelljének megfogalmazására. Monográfia és doktori értek. is. (disertaĵo, ankaŭ monografio: 1969; angle: 1970; ties 2-a eldono: 1974)
- The Logic of Market Behaviour. (1975)
- Lassuló idő. A gazdasági bajok magyarázatához. (lia ĉefverko, 1983; 2-a eldono: 1984; pole: 1991)
- Növekedés, csőd és ciklusok. (1995)
- A nemzeti vagyon. – A ciklus oka és hatása. (2007)
- Fejlődés vagy növekedés? (2010)
Elektitaj tradukaĵoj
- Marx–Engels: Levelek A Tőkéről. (1956)
- Marx: Értéktöbblet-elméletek. (2 volumoj, 1960)
- Lev Leonidoviĉ Terehov: Matematikai módszerek alkalmazása a közgazdaságban. (1964)
- Wassily Leontief: Terv és gazdaság. (elektitaj studoj, 1977)
Fontoj
Referencoj