Andor Dárday [dArdai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dárday Andor estis hungara operkantisto, arta sekretario, filma figuranto.
Andor Dárday [1] naskiĝis la 25-an de aprilo 1914 en Tata (Hungario), li mortis la 16-an de februaro 1986 en Budapeŝto.
Biografio
Andor Dárday devenis el juda familio. Li lernis private kantadon de Mária Budanovits kaj Árpád Palotay inter 1933-1938, poste pro la kontraŭjudaj leĝoj li ne povis aliĝi al Budapeŝta Operejo, nur depost la 2-a mondmilito. Ĝis 1951 li kantadis en la koruso, poste li estis nomumita arta sekretario ĝis la pensiuliĝo en 1976. Tiutempe li havis malgravajn rolojn sur la scenejo, krome li estis ofte figuranto en filmoj. Li havis la titolon "eterna membro de la Operejo", krome li ricevis kelkajn premiojn.
El lia repertuaro
Elektitaj filmaj roloj
- Föltámadott a tenger (1953)
- En uniformo (1957)
- Háry János (1965)
Fontoj