Ana Torrent Bertrán de Lis (Madrido, 12a de julio 1966), plej ofte konata kiel Ana TORRENT, estas hispana aktorino, konata pro sia ludado en la filmoj El espíritu de la colmena (1973), Cría cuervos (1975), El nido (1980) kaj Tesis (1996), pro kiu ŝi estis nomumita al Goya-premio.
Biografio kaj kariero
Torrent debutis en kino estante sep-jaraĝa kiel protagonisto en la filmo El espíritu de la colmena (La spirito de la abelujo), de Víctor Erice, pro kiu ŝi ricevis la premion Fotogramas de Plata al la plej bona aktorino de la hispana kino. Víctor Erice memoris: «La infanoj tendencas miksi realon kaj fikcion. Ana ne komprenis kial la aktoroj nomiĝis unumaniere kaj kiam oni ekfilmis, ili havis alian nomon. Mi decidis ŝanĝi la nomojn de ĉiuj roluloj al la reala nomo de la aktoroj». Du jarojn poste ŝi estis la ĉefea aktorino de la filmo Cría cuervos.
Post siaj elementaj studoj, Torrent ne estis decidinta ĉu si pluos en la etoso de kino, sed ĉiuokaze ŝi studis aktoradon kun Cristina Rota kaj poste kun Uta Hagen en Novjorko.
Jam plenkreskulino, ŝi estis protagonisto de Tesis, de Alejandro Amenábar, biletvenda sukceso en kiu ŝi ludis la rolon de Ángela, juna universitatanino laboranta por disertacio pri la filmoj snuff (filmetoj pri realaj murdoj). Ŝi ricevis nomumon al Goya-premio al la plej bona protagonista aktorino. Ŝi elstaris ankaŭ kiel Katerino de Aragono en la superproduktoraĵo The Other Boleyn Girl.
Filmoj
- 1973 El espíritu de la colmena, Víctor Erice
- 1975 Cría cuervos, Carlos Saura
- 1977 Elisa, vida mía, Carlos Saura
- 1980 El nido, Jaime de Armiñán
- Operación Ogro, Gillo Pontecorvo
- 1983 La hija rebelde, Gustav Ehmck
- 1985 Los paraísos perdidos, Basilio Martín Patino
- 1989 Sangre y arena, Javier Elorrieta
- 1992 Vacas, Julio Medem
- 1994 Entre rojas, Azucena Rodríguez
- 1995 El palomo cojo, Jaime de Armiñán
- 1995 Puede ser divertido, Azucena Rodríguez
- 1996 Tesis, Alejandro Amenábar
- 1998 El grito en el cielo, Felix Sabroso kaj Dunia Ayaso
- 1999 Yoyes, Helena Taberna
- 2001 Juego de luna, Mónica Laguna
- Sagitario, Vicente Molina Foix
- 2003 Una preciosa puesta de sol, Álvaro del Amo
- 2004 Iris, Rosa Vergés
- 2007 El hombre de arena, José Manuel González-Berbel
- 2008 NO-DO, Elio Quiroga
- 14, Fabian Road, Jaime de Armiñán
- The Other Boleyn Girl, Justin Chadwick
- 2011 Encontrarás dragones Roland Joffé
- 2017 Verónica, Paco Plaza
- 2018 El desentierro, Nacho Ruipérez
- 2020 Nieva en Benidorm, Isabel Coixet
- 2023 Sobre todo de noche, Víctor Iriarte
- Cerrar los ojos, Víctor Erice
- Sobre todo de noche, Víctor Iriarte
Eksteraj ligiloj
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ana Torrent en la hispana Vikipedio.