Kiom eble kaj kutime, oni uzas SI-unuojn. Se ne alie notite, validas la indikitaj datumoj je normkondiĉoj.
Altrozo estas monosaĥarido kun ses karbonatomoj. Tiu sukero apartenas al la grupo de la ne nature troviĝanta aldoheksozoj kun la sumformulo C6H12O6.
Kiel je ĉiu sukero (escepte de dihidroksiacetono) ekzistas du enantiomaj formoj, kiuj unu al la alia estas kvazaŭ bildo kaj spegulbildo.
Ecoj
Kemiaj ecoj
Konduto en akveca solvaĵo
En akveca solvaĵo parte okazas intramolekula ringfermiĝo, tiel ke ekestas ekvilibro inter aldehidformo kaj ambaŭ ringformoj (furanozo-formo, proksimume 30 %, kaj piranozo-formo, proksimume 70 %).