Alireza DOŬLATŜAHI (perseعلیرضا دولتشاهی, naskiĝis la 20-an de aprilo1965 en Teherano) estas irana specialisto pri polaj studoj, esploristo, tradukisto, poeto kaj esperantisto.
Doŭlatŝahi okupiĝas pri esperanto ekde 1982, lernante Esperanton ĉe Mohammad Saheb-Zamani.
En unuaj jaroj de fondiĝo de la kvaronjara "Payam-e Sabzandiŝan", rajtigita en Esperanto ankaŭ "Irana Esperantisto"[1] kaj kreita en 2002, li regule kontribuis al la, verkante artikolojn pri la historio de Esperanto en Irano (en la persa) kaj aliaj. Li ankaŭ havas artikolojn en la revuo "Kontakto".[2]
Li ankaŭ verkas poezion en Esperanto. Kelkaj liaj poemoj skribita en Esperanto aperis en la unua antologio de esperantlingvaj poetoj de Irano rajtigita Versoj de Persoj (Slovakio, 2009).[3]
Lahestāniān wa Irān (Poloj kaj Irano), Teherano 1386 (2007), p. 241
Redaktaĵoj
Jādnāme-je szā'er-e melli-je Lahestān Ādām Mitskiewicz. Be jād-e dewist-o-bistomin sālruz-e tawallod-e u (Skizoj pri la pola nacia poeto Adam Mickiewicz; Teherano 2018, p. 98, en realeco 2019)
Mirza Jusof Mostaszār ad-Doule, Resāle-je mousum be: Jek kalame (Traktato nomata „Unu vorto”), Teherano 2007, p. 79
Poeziaĵoj
Qorbat-e qorbat (Proksimeco de malproksima), Teherano 2003, p. 95
O imionach i wiatrach (Pri nomoj kaj ventoj), dulingva volumo, persa-pola, elpersigis Ivonna Nowicka, Varsovio 1998, p. 23 (privata eldono)
Tradukoj (elekto)
Wisława Szymborska, Aksi az jāzdah-e septāmbr (Foto el la 11-a septembro, traduko kune kun Ivonna Nowicka, Teherano 2003, p. 144 (reeldonoj: 2004, 200?, 2014)
Halina Poświatowska, Ej zendegi tarkam koni mimiram. «Gozine-je aš’ār» (Ha vivo, mi mortos se vi foriros (Elekto de versaĵoj), komuna traduko kun Ivonna Nowicka, Teherano 2010, p. 93
Referencoj
↑ (2002-) “Pajam-e Sabzandiŝan. Faslname-je Farhangi-je Do-Zabane-je Farsi-Esperanto = Payam-e Sabzandiŝan (Mesaĝo de Verdpensuloj). Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto” (Esperanto, perse).
↑Pri mitologio rilata al narciso kaj al la plej alta monto de Irano, Damavando.
↑ [2009] Keyhan Sayadpour: Versoj de Persoj (21 cm), 1‑a eldono, Poezio (esperante), Partizánske, Slovakia: Peter Baláž-ESPERO. ISBN 978-80-89366-03-3. Ĉi tiu libro enhavas entute 64 poemojn de naŭ poetoj, kiuj estas, krom Doŭlatŝahi: Ŝirin Ahmadnia, Simin Emrani, Abdolah Hakimneĵad, Ahmad Reza Mamduhi, Narges Goli-Zadeh Monsef, Marjam Nezami, Hejdar Raŝidi kaj Keyhan Sayadpour.