Alfréd Czobor

Alfréd Czobor
Persona informo
Naskiĝo 2-an de januaro 1883 (1883-01-02)
en Štípa
Morto 31-an de julio 1959 (1959-07-31) (76-jaraĝa)
en Zamárdi
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd (–1905) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo arkivisto
historiisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Alfréd Czobor [cobor], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Czobor Alfréd, estis hungara arkivisto, instruisto. Lia familia nomo estis Czuberka [cuberka] ĝis 1908.

Alfréd Czobor[1][2] naskiĝis la  2-an de januaro 1883 (nun 1883-01-02) en Stiep (Aŭstrio-Hungario, Moravio, nuntempa Štípa en Ĉeĥio), li mortis la 31-an de julio 1959 en Zamárdi (Hungario).

Biografio

Alfréd Czobor maturiĝis en Szatmárnémeti, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1905, en la sekva jaro li doktoriĝis, poste li studis juron nur unu jaron. En 1906 li akiris arkivistan licencon kaj li praktikadis en la Biblioteko de Nacia Muzeo. Inter 1907–1918 li estis ĉefarkivisto de Abaúj-Torna, inter 1923–1934 li estis ĉefarkivisto en Tutlanda Biblioteko Széchényi kaj inter 1934–1939 en Hungara Tutlanda Arkivo. Li pensiuliĝis en 1942. Li ricevis premion en 1911.

Elektitaj kontribuoj

  • Kuruckori fegyverek. (ankaŭ disertaĵo, 1906)
  • Hazánk és a krakkói egyetem bíráskodási joga. (1912)
  • Országos Levéltár felállításának terve 1701-ben és az ország iratainak korábbi megőrzése. (1925)
  • A Rákócziak címere és pecsétjeik. (1935)
  • A családi levéltárak a középkorban. (1941)

Fontoj

Referencoj