En 1814 li iĝis soldato kaj forlasis la armeon en la rango de kapitano en 1827. Poste li iĝis privatulo en la franca ĉefurbo. Ekde 1845 li estis membro de la Franca Akademio kaj estis inter la unuaj poetoj kiuj volis (sub la influo de André Chénier) forlasi la sufokigajn ŝnuregojn de konvencia poeziarto. Li estis romantikismulo respektante ĉiam certajn formojn stilajn. Ja, li eĉ batalis kontraŭ la laŭpropravolema malsinbrido de multaj romantikoj paralele al la tro frosta maniero de klasikismo-adeptoj.
Verkoj
Mistikismaj ekskursoj troviĝas en la poeziaĵo Éloa, ou la sœur des anges (1824). Jen liaj ĉefaj poemaj verkoj: Poëmes (1822), Poëmes antiques et modernes (1826). Jen romanoj: Cinq Mars (1826; opero de Gounod en 1877; unua historia romano de la franca literaturo sub la influo de Walter Scott), Stello, ou les consultations du docteur noir (1832, por omaĝi al la malfeliĉaj verkistoj A. Chénier, Gilbert kaj Chatterton), Servitude et grandeur militaires (1835).
Liaj historiaj dramoj La maréchale d'Ancre (1831) kaj Chatterton (1835) furoris unue, sed baldaŭ forgesitis. Post la morto aperis Les destinées (1864; filozofiaj kaj enhave profundaj poemoj plenaj de pesimismo: ekz. La colère de Samson) kaj Journal d'un poète (1867). La kompleta eldono de ĉiuj verkoj estis finfarita en ok volumoj inter 1883-85 (Œuvres complètes).
En Esperanto aperis
La Intervidiĝo kaj Nekonita Dialogo (tr. Sam. Meyer, Dresden, 1913, Esperanta Biblioteko Internacia, No 26; skanaĵo en Vikimedia Komunejo)
„ Du pecoj, la unua eltirita de la historia romano "Cingq-Mars", la alia interparolado de Napoleono kun la Papo Pio VIIa (1804). ”