Alegranza

Alegranza
insulo [+]

Lando Hispanio

Koordinatoj29° 24′ N, 13° 31′ U (mapo)29.392777777778-13.509166666667Koordinatoj: 29° 24′ N, 13° 31′ U (mapo)
Akvokolektejo10,21 km² (1 021 ha) [+]
Areo10,21 km² (1 021 ha) [+]

Loĝantaro(neloĝata) [+]
Denseco0 loĝ./km² [+] [+]
HorzonoUTC±00:00 [+]

Alegranza (Hispanio)
Alegranza (Hispanio)
DEC

Alegranza (Kanariaj insuloj)
Alegranza (Kanariaj insuloj)
DEC
Map
Alegranza
Vikimedia Komunejo:  Alegranza [+]
vdr
la insula vulkana konuso Montaña Lobos

Alegranza estas neloĝata insuleto apartenanta al la Regiono de Kanarioj (Hispanio) kaj al la Provinco de Las Palmas. Geografie ĝi formas parton de la Ĉiniĥa Insularo (vidu la apudajn mapojn) - kun la insuloj Montaña Clara, Roque del Este, Roque del Oeste kaj La Graciosa - ĝi estas la plej norda el la insuloj de la insularo.

Same kiel la unuaj tri aliaj insuloj el la listo ĝi estas nomata "islote" (insuleto), laŭ la Real Academia Española difinita kiel insulo malgranda kaj sen loĝantoj.[1] Nur La Graciosa ekde novembro 2018 estas la oficiale oka administre sendependa insulo de la Kanarioj - kvankam jam antaŭe ĝi estis loĝita. Alegranza situas nordokcidente de la insulo Lanzarote. Daŭre ĝi apartenas al la administra lanzarota municipo Teguise.

La insuleto kovras areon de 10,21 kvadrataj kilometroj.

Notoj

  1. Vidu: "Islote" en Diccionario de la Real Academia Española.
La insulo tute norde en la Ĉiniĥa Insularo norde de Lanzarote