La areo entute ampleksas 192.7 km². La Graciosa estas la ununura loĝata insulo, ĝia populacio estas ĉirkaŭ 600. La aliaj kvar, neloĝataj insuletoj apartenas al la municipo de Teguise, provinco La Palmoj.
Oni proklamis naturan parkon nome Parque natural del Archipiélago Chinijo en 1986. La areo de la natura parko koincidas kun tiu de separate markata marrezervejo. La EU proklamis la teritorion kiel speciala protektareo por birdoj en 1994.