Albert Kálmán Kőrössy [kOroŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kőrössy Albert Kálmán estis hungara arkitekto . Lia origina familia nomo estis Neumann ĝis 1891 , lia posta familia nomvarianto estis Kőrösi . Lia nobela antaŭnomo estis királyhalmi ekde 1903.
Albert Neumann[ 1] naskiĝis la 18-an de junio 1869 en Szeged , li mortis la 21-an de oktobro 1955 en Budapeŝto .
Propra vilao fare de Kőrössy
Biografio
Albert Neumann (baldaŭ Albert Kálmán Kőrössy) devenis el riĉa juda familio, sed li katolikiĝis en aĝo 16. Li akiris arkitekturan diplomon en 1891 , li studis laŭvice en Reĝa Teknikuniversitato József , Nacia Altlernejo de Belartoj en Parizo kaj de:Königlich Technische Hochschule . Post hejmenveno li laboris en arkitektura ateliero de Alajos Hauszmann . En 1895 li memstariĝis, tamen inter 1897-1900 li laboris kune kun Artúr Sebestyén . Dum la 1-a mondmilito li projektis kazernon . Ekde 1926 li projektis kun alia arkitekto. Kőrössy vendis sian vilaon en 1948 pro la evidenta tuja ŝtatiĝo. En 1951 li estis deportita al Érd .
Domo Sonnenberg fare de Kőrössy
Li edziĝis en 1902 , lia edzino naskis 2 filinojn . Ambaŭ filinoj disidis dum la frua socialismo , kiujn la vidvina patrino sekvis dum la Hungara revolucio de 1956 .
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
propra vilao (Budapeŝto, 1899-1900)
gimnazio (Marosvásárhely , 1903-1905)
loĝdomo (Budapeŝto, 1904-1905)
ferbetona ponto (tiam la plej longa aperturo en la mondo) (Temeŝvaro , kunarkitekto, 1908)
gimnazio (Budapeŝto, 1908)
gimnazio (Budapeŝto, 1909-1911)
loĝdomo (Budapeŝto, 1912)
Fontoj
Referencoj
Eksteraj ligiloj