Albert Cohen
Abraham Albert COHEN (greke Αβραάμ Αλβέρτος Κοέν, la 16a de aŭgusto 1895 – la 17a de oktobro 1981) estis svisa franclingva poeto, romanverkisto kaj dramisto. Lia laboro estas tre influita de lia juda kredo (li devenis de romaniotaj judoj de Grekio). Lia nomo iam estis menciita kiel premioto de la Nobel-premio pri Literaturo [1].
Vivo
Li naskiĝis en 1895 sur la greka insulo Korfuo. Li apartenis al la plej grava juda (sefarda) komunumo de kiu lia avo estis prezidanto. Kiam li estis kvinjaraĝa, liaj gepatroj decidis translokiĝi al Marsejlo post persekuto de judoj. Li estis diplomiĝinto de mezlernejo en Marsejlo kaj poste faris siajn universitatajn studojn en Ĝenevo. Li fariĝis svisa civitano en 1919 kaj laboris en la diplomatia departemento de la Internacia Organizaĵo de Laboro en Ĝenevo. Li estis cionisto. Dum la Dua Mondmilito, li servis kiel jura konsilisto de la Interregistara Komitato por Rifuĝintoj en Londono.
La plej bonega laboro de Cohen estas konsiderita kiel la nova tetralogio, kiu konsistas el Solal (1930), Mangeclous (1938), Belle du Seigneur (1968), kaj Les Valeureux (1969). Inter tiuj libroj, Belle du Seigneur estas aparte aprezata, aljuĝita la Grand Prix du Roman de l'Académie Française (Granda Premio de la Franca Akademio por Romano) en 1968. Tiu verko estis ankaŭ vicigita en la 32-an lokon en la listo La 100 libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde.
Verkaro
- Paroles juives (poemoj), 1921
- Solal, 1930
- Mangeclous, 1938
- Le livre de ma mère (aŭtobiografia rakonto, kinigita), 1954
- Ezekiel (teatraĵo), 1956
- Belle du Seigneur, 1968 (Grand prix du roman de l'Académie française)
- Les valeureux, 1969
- Ô vous, frères humains, 1972
- Carnets 1978, 1979
Bibliografio
- C Auroy, Albert Cohen, une quête solaire, Presses universitaires de la Sorbonne, Paris, 1996
- B Cohen, Albert Cohen, mythe et réalité, Gallimard, 1991
- Goitein-Galperin, Visage de mon peuple. Essai sur Albert Cohen, Nizet, Paris, 1982
- Alain Schaffner, Le Goût de l'absolu. L'enjeu sacré de la littérature dans l'œuvre d'Albert Cohen, Champion, Paris, 1999
- Alain Schaffner, Philippe Zard, Albert Cohen dans son siècle, Le Manuscrit, 2003 ISBN 2748155637
- Gérard Valbert, Albert Cohen, ou le Pouvoir de vie, L'Âge d'homme, Lausanne-Paris, 1981
Referencoj
- ↑ "Cohen, Albert" from Jewish Writers of the Twentieth Century, "Further references, related titles" by David Coward. Bookrags, 18a de Junio 2010.
Eksteraj ligiloj
|
|