Albert Belhomme de Franqueville

Albert Belhomme de Franqueville
Persona informo
Naskiĝo 16-an de oktobro 1814 (1814-10-16)
en Pinterville
Morto 5-an de aŭgusto 1891 (1891-08-05) (76-jaraĝa)
en Bizanos
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo botanikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Albert BELHOMME DE FRANQUEVILLE, n. la 16-an de oktobro 1814 en Pinterville (Eure) kaj m. la 5-an de aŭgusto 1891 en Bizanos (Pyrénées-Atlantiques), estis franca pireneisto kaj botanikisto.

Biografio

Naskita en Normandio, la grafo Albert Belhomme de Franqueville estis filo de Ambroise Belhomme de Franqueville (1773-1851) kaj de Marie Aglaé Le Pesant de Boisguilbert (1792-1868). Li devenis de nobela familio, kiu mem devenis de reĝa sekretario en la 18-a jarcento. Li estis rentulo kaj edziĝis kun Cécile-Blanche Guiot de La Cour[1], kiu mortis la 20-an de februaro 1851 en Pau je la juna aĝo de 26 jaroj. Ili havis filon, Charles-Gaston. Poste li edziĝis dufoje plu. Li estis urbestro de Bizanos de 1871 ĝis 1891, kie li mortis samjare.

La grafo Albert de Franqueville enloĝiĝis en la kastelon de Bizanos la 6-an de februaro 1854[2]. La parko de la kastelo enhavas ekzotajn plantojn de la fino de la 19-a jarcento, alportitajn de la grafo kaj de ties botanikistaj amikoj.

Fama botanikisto

Fama botanikisto, li posedis sekplantaron[3] internacie konatan, kiu enhavis preskaŭ ĉiujn exsiccata distribuitajn dum dudek jaroj. La sekplantaro, tre riĉa je francaj plantoj, multe kreskis danke al la akiro de la kolektoj de Achille Richard kaj Steudel. La graveco de tiuj kolektoj estis des pli granda, ĉar S-ro de Franqueville ne okupis sin pri ĝeneralaj monografioj kaj diligente interŝanĝis siajn plantojn kun diversaj francaj aŭ eksterlandaj botanikistoj.

Li posedis tial valorajn kaj aŭtentikajn tipojn, kiel tiujn el la insulo Javo kolektitajn de Heinrich ZollingerCarl Ludwig Blume, el Ameriko, aŭ kompletan serion de plantoj kolektitaj de Quartin-Dillon kaj Petit en Abisenio.

Li precipe kolektadis en la sudo de Francio kaj en Sicilio, por diversaj kolektantoj, inkluzive la kolektojn de Constant Billot[4] kaj Louis Companyo[5]. Parto de liaj kolektoj troviĝas en la kolektoj de Strasburgo aŭ ĉe la Nacia Natura Historio-Muzeo de Parizo, inter aliaj.

Li partoprenis variajn internaciajn kongresojn pri botaniko (1867 en Parizo[3]) kaj amikiĝis kun Ernest Cosson, tiom ke li donacis al li ĉiujn duoblojn, kiujn li posedis.

Fama pireneisto

Amatora ĉasisto, li esploris la Pireneojn por trovi plantojn kaj ĉasotrofeojn : la gvidistoj, kiuj kondukis lin al la monto Aneto, estis antaŭ ĉio ĉasistoj mem.

Ekde Bagnères-de-Luchon, li plenumis, en julio 1842, la unuan montogrimpon al la supro de Aneto, tiam nomata Néthou, la plej alta punkto de la Pireneoj. Li estis akompanata de Platono Ĉikaĉov kaj kvar gvidistoj : la lokuloj Pierre Redonnet (kromnomita Nate), Bernard Arrazau (kromnomita Ursule), Jean Sors (kromnomita Argarot), kaj Pierre Sanio el Luz-Saint-Sauveur. Por eviti la glaĉeron ĉe la norda flanko, kiu hodiaŭ formas la « normalan vojon », sed tiam estis la teruro de grimpistoj post la malapero de la gvidisto Pierre Barrau en la najbara glaĉero de la pinto de la Maladeta, la teamo ĉirkaŭiris la masivon kaj alproksimiĝis el la sudo. Du tagojn poste, Franqueville laŭdire denove vizitis la Néthou, aŭ pli verŝajne Platono Ĉikaĉov, kun profesoro pri kemio el Bordozo, S-ro Laurent, por fari sciencajn observojn[6].

Albert de Franqueville estas, en sia raporto, la « inventinto » de la mita loko nomata « Ponto de Mahometo ». La lasta pasejo de la tre mallarĝa kresto, nur kelkaj dekoj da metroj el la pinto, kaŭzas al ili enormajn malfacilaĵojn, tiom ke li nomas tiun pasejon « Ponto de Mahomet », aludante al islama buŝa tradicio, kiu rakontas ke la eniro al la paradizo estas mallarĝa kiel haro kaj akra kiel glavklingo, sur kiu nur la justuloj povas pasi[7].

Tamen, la teksto de Franqueville estus nur malbona kopio de tiu de Ĉikaĉov, escepte pri la dua ascendo, ĉar Franqueville ne partoprenis ĝin[8].

Postmorta influo

Sur la kresto de Llosas, en la masivo Maladeta, la pintoj Argarot (3 035 metroj), Tchihatcheff (3 052 metroj), kaj Franqueville (3 065 metroj) portas la nomojn de la konkerintoj kaj de unu el iliaj gvidistoj, Jean Sors.

La kastelo de Bizanos, kie li loĝis, nun portas la nomon kastelo de Franqueville.

Referencoj