Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Akrilamido estas organika kemia kombinaĵo konsistante je karbona, hidrogena, oksigena kaj nitrogenatomoj. Ĝi estas blanka senodora kristala solido, solvebla en akvo, etanolo, etero kaj kloroformo. Akrilamido malkomponiĝas en ĉeesto de acidoj, bazoj, oksidigagentoj, feron kaj ferajn salojn.
Netermikaj malkomponadoj produktas amoniakon, kaj termikaj malkomponadoj produktas karbonan unuoksidon, karbonan duoksidon kaj nitrogenajn oksidojn. Ĝia ĉefa preparado estas per hidrolizo de la akrilonitrilo per agado de la enzimo nitrila hidratazo. En industrio, plejmulto el la akrilamidoj uzatas por sintezado de poliakrilamidoj kiuj trovas uzon kiel akvosolveblaj densigiloj, kiuj uzatas en la traktado de eluzitaj akvoj.
Sintezo
Kemia sintezo de la akrilamido okazas per hidrolizo de la akrilonitrilo kun kupraj kataliziloj aŭ pere de enzima hidrolizo: