Adi-Ŝankaro (Malajale: ആദി ശങ്കരന്, nagarie: आदि शङ्कर, IFA: [aːd̪i ɕaŋkara]); ankaŭ nomata Ādi Śaṅkarācārya kaj Śaṅkara Bhagavatpādācārya ("la instruanto ĉe la piedoj de Dio"), ĉirkaŭ 788 – 820p.K. estis la unua filozofo, kiu kompilis la doktrinon de Advaita Vedanta, subskolo de Vedanto. Liaj instruoj estas bazitaj sur la doktrino, ĉerpita el la Upaniŝadoj, de la unueco de la animo kaj Bramo, rigardante Dion (Bramon) kiel samtempe persona kaj sen atribuaĵoj. Iuj hinduoj rigardas lin kiel enkarniĝon de Ŝivo.