Abu Tammam, laŭ kompleta nomo Habib ibn Aws Al-Ta'i (حبيب بن أوس الطائي) (788–845) estis abasidepoka araba poeto kaj konvertito al Islamo naskiĝinta el kristanaj gepatroj,[1] plej bone konata pro sia antologio de araba poezio, Hamasah.
Biografio
Abu Tammam naskiĝis en Ĝasim, Sirio, nordoriente de la Galilea maro kaj ĉe Daraa. Li ŝajne vivis sian junecon en Homs, kvankam, laŭ unu rakonto, li estis dungita dum sia adolesko vendante akvon je moskeo en Kairo. Liaj unuaj aperoj kiel poeto estis en Egiptio, sed ĉar li malsukcesis trovi vivrimedojn tie li translokiĝis al Damasko, kaj poste al Mosulo.[2] El tie li faris viziton al la guberniestro de Armenio kiu estis tiam parto de la Araba Islama Imperio, kie li estis bone subtenita. Post 833 li loĝis ĉefe en Bagdado, je la kortego de la kalifoAl-Mutasim. El Bagdado li vizitis Ĥorasanon, kie li profitis la favoron de Abdullah ibn Tahir al-Ĥurasani. En proksimume 845 li estis en Maarrat un-Numan, kie li renkontiĝis kun la poeto al-Buhturi (ĉ. 820–897). Li mortiĝis en Mosul en 845.[3]
Referencoj
↑Ibn Ab̄i Tahir Ṭāyfūr and Arabic writerly culture a ninth-century bookman in Baghdad, Routledge Curzon Studies in Arabic and Middle-Eastern Literatures: A Ninth-century Bookman in Baghdad, de Shawkat M. Toorawa, p. 94
↑Unu aŭ pliaj frazoj enhavas tekston el publikaĵo nune en la publika havaĵo: Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Abu Tammam". Encyclopædia Britannica. 1 (11a eld.). Cambridge University Press. p. 81.
↑Adonis. An Introduction to Arab Poetics, Saqi Books, 1990. pg. 43