Abu Dis (arabeأبو ديس) estas palestina urbeto oriente de Jerusalemo ĉe la norda limo de la judea dezerto. La urbeto situas en Areo B en alteco de proksimume 640 metroj, kaj aktuale en 2016, ĝi havas proksimume 12 000 loĝantojn.
Sekvante la subskribon de la interkonsentoj de Oslo, la politika graveco de Abu Dis pliiĝis. Kvankam Abu Dis estis difinita kiel Areo B, la Palestina Administracio establis multajn registarajn instituciojn en la loko. Ankaŭ granda konstruaĵo estis konstruita en la loko, kiu devis gastigi la Palestinan Leĝdonan Konsilion. Simbole la konstruaĵo situas nur je 2,8 km aerfluge de la Templa Monto, same kiel la israela parlamento Kneset. El tiuj institucioj la palestina Aŭtoritato esperis influi tion, kio okazas en Orienta Jerusalemo, kie ĝi ne rajtas funkcii malkaŝe pro la israela okupaciado. Krom palestinaj registaraj institucioj, ankaŭ Universitato Al-Kuds situas en la komunumo.
En decembro2017, estis raportite en la amaskomunikilaro, ke laŭ la paca plano de usona prezidentoDonald Trump, Abu Dis estas planita kiel la ĉefurbo de la palestina ŝtato.
Sekvante la duan Intifadon kaj la malfacilaĵojn de moviĝado inter Cisjordanio kaj Jerusalemo, la Fakultato de Scienco kaj Teknologio kaj la Fakultato de Medicino de Al-Quds Universitato estis translokitaj de Jerusalemo al nova kampuso establita en Abu Dis tiel ke loĝantoj de Cisjordanio povus atingi la universitaton sen movaj limigoj. La kampuso situas sur monteto en suda Abu Dis najbara al la apartbarilo.