A Private Function

A Private Function
filmo
Originala titolo A Private Function
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1984, 12 dec. 1985
Ĝenro komedia filmo
Kameraado Tony Pierce-Roberts
Reĝisoro(j) Malcolm Mowbray
Produktisto(j) George Harrison • Denis O'Brien • Mark Shivas
Scenaro Alan Bennett
Loko de rakonto Anglio
Muziko de John Du Prez
Rolantoj Michael Palin • Maggie Smith • Alison Steadman • Bill Paterson • Denholm Elliott • Jim Carter • John Normington • Liz Smith • Pete Postlethwaite • Richard Griffiths
IMDb
vdr

A Private Function estas brita komedia filmo de 1984 en kiu stelulis Michael Palin kaj Maggie Smith. La filmo estis prezentita en la fako Un Certain Regard de la Kinfestivalo de Cannes de 1985.

Intrigo

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En vilaĝeto de Norda Anglio en 1947, la civitanoj plue suferas porciumadon. Kelkaj lokaj negocistoj volas organizi feston por celebri la reĝan nupton de la Princino Elizabeth (kiu estos poste la reĝino Elizabeto la 2-a) kun la Princo Philip kaj eksterleĝe decidas bredi porkon por tiu okazo. Tamen, la porko estas ŝtelita de Gilbert Chilvers, kiun kuraĝigis fari tion lia edzino Joyce. Dume, la loka inspektisto por manĝaĵoj estas decidita haltigi aktivaĵojn kiuj estas kontraŭ la porciumaj reguloj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

  • Michael Palin kiel Gilbert Chilvers
  • Maggie Smith kiel Joyce Chilvers
  • Denholm Elliott kiel Dr. Swaby
  • Richard Griffiths kiel Allardyce
  • Tony Haygarth kiel Sutcliff
  • John Normington kiel Lockwood
  • Bill Paterson kiel Wormold
  • Liz Smith kiel Patrino
  • Alison Steadman kiel Mrs Allardyce
  • Jim Carter kiel Inspector Noble
  • Pete Postlethwaite kiel Nuttal
  • Reece Dinsdale kiel P.C. Penny
  • Don Estelle kiel Barraclough, la buĉisto

Referencoj

Eksteraj ligiloj