9479 Madresplazamayo
|
asteroido
|
asteroido
|
Oficiala nomo
|
9479 Madresplazamayo
|
Aliaj nomoj
|
2175 P-L ; 1996 AC2
|
Nomita laŭ
|
Patrinoj de Plaza de Mayo vd
|
Malkovro
|
Malkovrintoj
|
Tom Gehrels I. van Houten-Groeneveld C. J. van Houten
|
Dato de malkovro
|
26-a de septembro 1960
|
Loko de malkovro
|
Monto Palomar kaj Leiden
|
Orbitaj ecoj
|
Asteroida familio
|
asteroida zono vd
|
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido
|
391,635 Gm (2,618 AU) 355,375 Gm (2,376 AU) 427,894 Gm (2,860 AU)
|
Discentreco
|
0,09259
|
Meza anomaliangulo
|
272,779°
|
Klinangulo
|
4,5436°
|
Periodo
|
1547,148 tagoj (4,236 jaroj)
|
Meza cirkulrapido
|
18,41 km/s
|
Longitudo de suprenira nodo
|
352,480°
|
Argum. de periapsido
|
283,619°
|
Terdistanco - Minimuma
|
203,855 Gm (1,363 AU)
|
Fizikaj ecoj
|
Diametro
|
2,687 km vd
|
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
|
Geometria albedo
|
0,223 vd
|
Observaj ecoj
|
Absoluta magnitudo
|
15,0
|
|
9479 Madresplazamayo estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 26-an de septembro 1960 de la usona astronomo Tom Gehrels, elde la Observatorio de la Monto Palomar (Kalifornio, Usono) kaj de la nederlandaj geastronomoj geedzoj Ingrid van Houten-Groeneveld kaj Cornelis Johannes van Houten de la observatorio de Leiden (Nederlando) en la kadro de la Palomar–Leiden survey.
Tom Gehrels fotis la ĉielon per la Schmidt-teleskopo de la Monto Palomar. En Leiden (Nederlando), la geedzoj Ingrid kaj Cornelis van Houten ekzamenis la fotajn platojn dum la sekvantaj jaroj.
Tiu asteroido estis nomita en honoro de la Patrinoj de Plaza de Mayo (hispane : Madres de Plaza de Mayo), grupo da virinoj kiuj fariĝis simbolo de aktivo por la homaj rajtoj, denuncante la krimojn kaj abomenaĵojn de la militista junto kiu regis Argentinon de 1976 ĝis 1983. Vestitaj en nigro, ili kunvenis je ĉiuj ĵaŭdoj posttagmeze en la Placo Majo de Bonaero por postuli scii pri la sorto de siaj malaperitaj filoj kaj filinoj ; multe da ili mem iĝis viktimoj de la militista reĝimo. La Patrinoj de Plaza de Mayo elmontriĝis kiel brila ekzemplo por la mondo, ke la kuraĝo kaj la digno povas flori en la homa koro, eĉ sub plej opresaj reĝimoj.
Eksteraj ligiloj