Ŝulmanu-aŝared la 2-a aŭ biblie Salmanasaro la 2-a estis reĝo de Asirio. Li regis proksimume inter la jaroj 1031 kaj 1020 antaŭ nia erao.
La reganto estis la posteulo de la reĝo Assur-Nasirpal la 1-a, la fondinto de la 7-a asiria dinastio. Pro la manka kvanto de dokumentaj fontoj pri la "malhela epoko" en la historio de la antikva regno Asirio malmulto estas konata pri Salmanasaro la 2-a. Lia posteulo iĝis Aŝur-nirari la 4-a.