Ŝakŝuko estas grava parto de tunizia, libia, alĝeria, maroka kaj egipta kuirartoj, tradicie servata en gisferapato kun pano. Ĝi verŝajne havas tunizian originon.[2][3]. Ĝi estas ankaŭ populara en la kuirarto de Israelo, kien enkondukis ĝin tuniziaj kaj magrebaj judoj, centmiloj da kiuj elmigris al Israelo en la 1950-aj jaroj[4][5].
Etimologio
La vorto ŝakŝuka signifas "miksaĵo" en la tunizi-araba aŭ en aliaj magrebaj dialektoj de la araba[6].