Ĝia teritorio estis ĉefe loĝata de armenoj, persoj (loĝantaj ĉirkaŭ la ĉefurbo), azeroj (duon-nomadoj), kaj kurdoj (plimulte nomadoj). La armenoj estis malpli ol 20 % de la tuta loĝantaro pro la deportado de grandparto de la armenoj el la valo Ararato kaj la ĉirkaŭa regiono en 1605 de la SahAbazo la Granda. La islama branĉo (ŝijaismo) estis la reganta kredo kvankam pluraj kurdoj estis sunaismaj islamanoj. La kredantoj de la jezidismo estis multnombraj.
Post la aneksado de la Ĥanato de Erevano al la Rusa Imperio en 1828 multaj islamanoj (tataroj, azeroj, kurdoj, lezgoj kaj diversaj nomadaj triboj) foriris de la teritorio kaj estis anstataŭataj de pluraj miloj da armenaj rifuĝintoj venintaj el Persio. Similaj enmigradoj, kvankam multe pli malgrandaj, daŭris ĝis la fino de la 19-a jarcento. Ĉirkaŭ 1832 la armenoj loĝantaj en tio kio antaŭe estis la ĥanato superis la islamanojn. Komence de la 20-a jarcento signifa kvanto de islamanoj ankoraŭ loĝis en la rusa Armenio. Ili estis ĉ. 300.000 personoj (37,5 % de la loĝantaro).[1]