La tajvana teamo aktiva en la Somera Olimpiko 2000 en Sidnejo havis 55 sportistojn. Ili partoprenis en 14 fakoj. Flagtenanto de la tajvana teamo estis Chiang Peng-Lung. La sportistoj atingis unu arĝentan kaj 4 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 58-an rangon.
La ŝtata nomo "Ĉina Tajpeo" ĉi-tie uzata estas fakte artefarita kaj diplomatie inter la jaroj 1976 kaj 1979 pridisputata nomo por la lando kutime nomata Tajvano (ĉine臺灣 aŭ 台灣; pinjine: Táiwān), antaŭe konata kiel Formozo, oficiale Respubliko Ĉinio (ĉine中華民國, pinjine: Zhōnghuá Mínguó). Kunordigis la teamon la Tajvana Olimpika Komitato, oficiale la Olimpika Komitato de Ĉina Tajpeo.