Post la morto de sia patro, en 511, la reĝlando estis dividita inter liaj kvar filoj kaj li heredis urbon Parizo kaj la teritorion norden ĝis Somme kaj okcidenten ĝis la Manika Markolo. Li fariĝis reĝo de Parizo.
Post la morto de sia frato Klodomiro, reĝo de Orleans, kun la helpo de sia alia frato Klotaro, reĝo de Soissons, li senkapikigis siajn nevojn por alproprigi al si la heredaĵon. Li fariĝis reĝo de Orleans.
En 534, helpata de Klotaro, li konkeris la reĝlandon Burgundio. Tiu nova reĝlando estis kunregita inter ili.
Li faris plurajn ekspediciojn kontraŭ la Visigotoj de Hispanio. En 542 li alproprigis al si Pamplonon kun la helpo de sia frato Klotaro la 1-a. Li ĉirkaŭis Zaragozon, sed estis devigita retiriĝi. De tiu ĉi ekspedicio li kunportis al Parizo valoran relikvon, nome la tunikon de Sankta Vincento, en kies honoro li konstruigis en la pordoj de Parizo la faman monaĥejon Sankta Vincento, konata poste kiel Abatejo Saint-Germain-des-Prés.
En 558, li mortis virga, sen lasi filojn, kaj Klotaro alproprigis al si lian reĝlandon kaj reunuigis la reĝlandon de Klodvigo.