Ĉi tiu artikolo temas pri geometrio. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Ĉelo.
En geometrio, hiperpluredro aŭ kahelaro estas ĉelo-transitiva, se ĉiuj ĝiaj ĉeloj restas la samaj, kaj la tuta hiperpluredro transformiĝas en sin mem per ĉia rigida transformo, per kiu iu ĝia ĉelo estas transformita en iun alian. Do, ĉiuj ĉeloj devas esti ne nur kongruaj sed devas esti transitivaj, do ili devas kuŝi en la sama simetria orbito.