Ĉebordaj Antiloj (nederlandeBenedenwindse Eilanden, hispaneIslas de Sotavento, angleLeeward Antilles) estas grupo de insuloj ĉe la norda marbordo de Sudameriko en Karibio kaj la suda parto de la Malgrandaj Antiloj. Kvankam oni ofte pro konveno ("ĉiuj Antiloj samkontinentumu!") konsideras ilin nordamerikaj. ili vere estas sudamerikaj, ĉar ili situas tre proksime al la sudamerika kontinento.
Iuj insuloj havas aktivajn vulkanojn kaj preskaŭ ĉiuj estas ĉirkaŭitaj de koralaj rifoj.
Loĝantaro
Loĝantaro konsistas el ĉirkaŭ 0,7 milionoj da homoj (2009), ĉefe nigruloj kaj mulatoj. Blankuloj estas plejparte nederlandanoj.
La ĉefa urbo estas la haveno Vllemstad sur la insulo Kuracao (Curaçao).
Lingvoj
Estas grava diferenco en la parolataj lingvoj inter la Deventaj insuloj kaj la Ĉebordaj Antiloj. Sur la Deventaj insuloj oni parolas la anglan kaj aliflanke la hispana, papiamento kaj nederlanda sur la Ĉebordaj Antiloj.
La aliaj insuloj apartenas kune kun la Insulo Aves, la insularo Las Roques, la insularo Los Monjes, insularo Los Hermanos, la insularo Los Frailes kaj la insularo Los Testigos al la ĉirkaŭ 600 insuloj de la Federalaj Dependaj Federaciaj Teritorioj de Venezuelo.
La insuloj Margarita, Cubagua kaj Coche konsistigas la venezuelan ŝtaton Nueva Esparta.