En Bad Rodach (Germanujo) troviĝas kastelo Jagdschloß ĉe la Kastela Placo. Ĝi stariĝis en 1748/49 laŭ plano de Johann David Steingruber. Temas pri la ununura nesakrala ejo sur la teritorio de la iama dukujo Saksio-Koburgo kiu kreiĝis laŭ la t.n. stilo margrafa[1].
Historio
Duko Francisko Joŝija ordonis ties starigon pro ke la arbara ĉirkaŭaĵo de Rodach allogis lin por ĉasado. Enkastele li mortis en septembro 1764. Tamen ankaŭ liaj samdinastianoj Ernesto Frederiko kaj tronheredanto Francisko ofte enloĝis ĝin dum ĉasadrestadoj.
Sed por tiaj ekskursoj estis bezonataj komplikaj preparoj. Antaŭanoncoj de restadplanoj sendiĝis al la koburgaj korpogardistoj kaj la financa respondeculo de la Administradujo Rodach kiu loĝis enkastele. Lia tasko estis la kontrolo kaj eble taŭgigo de la stato de kastelo kaj vojoj. Kroma tasko estis la bona funkcio de provizo per ĉiaj ajn necesitaĵoj (ekz. manĝaĵoj).
En 1848 duko Ernesto la 2-a ludonis la kastelon kaj en marto 1874 aĉetis ĝin la komunumo. Sekve servis ĝi kiel lernejo kaj (de 1982) kiel regionhistoria muzeo kaj porturista informejo.
Arkitekturo
La groptegmenton havanta ejo estas kun puco; ĉe ambaŭ flankoj de la avankorpo troviĝas duetaĝaj aloj. Apude subarbe estas la iama porĉasista domo Jägersruh kie kolektiĝis la ĉasistoj. Ĝin luprenis ĝis 1853 la komercisto Löhlein. Anstataŭ malkonstrupropono (1856) estis ekuzo far abelbredistoj. En 1860 aĉetis ĝin la magistrato de Rodach.
Literaturo
Irmhild Tschischka: Aus der Bad Rodacher Stadtgeschichte. Bad Rodach 2014