Újezdec u Luhačovic (stacidomo)
Újezdec u Luhačovic estas nomo de fervoja stacio troviĝanta en Uherský Brod-Újezdec sur adreso Nádražní 342. Temas pri ŝanĝtrajna stacio. La devena nomo estas derivita el la tempo, kiam Újezdec estis memstara municipo, nun Újezdec estas parto de urbo Uherský Brod. La trajna stacio Újezdec u Luhačovic situas sur Vlara fervojo, en horaro por vojaĝantoj ĝi estas nuntempe (2021) indikita sur fervojlinio 341 Staré Město u Uh. Hradiště – Vlara montpasejo kaj ĝi estas ŝanĝtrajna stacio ĝis Luhačovice. Eksteraj linioj
Újezdec u Luhačovic
Information related to Újezdec u Luhačovic (stacidomo) |