Árpád Juhász (agronomo)

Árpád Juhász (agronomo)
Persona informo
Naskiĝo la  26-an de marto 1876 (nun 1876-03-26)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Tardoskedd
Morto la 24-an de julio 1964
en  Hungario Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Ekonomia Akademio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo agronomo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Árpád Juhász [juhAs], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Juhász Árpád, estis hungara agronomo, altlerneja instruisto.

Árpád Juhász[1][2] naskiĝis la  26-an de marto 1876 (nun 1876-03-26) en Tardoskedd (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Tvrdošovce en Slovakio), li mortis la 24-an de julio 1964 en Budapeŝto.

Biografio

Árpád Juhász akiris agronomian diplomon en Reĝa Ekonomia Alta Edukejo de Magyaróvár en 1896, sed jam pli frue li praktikadis en grafa bieno. Post la diplomo li estis asistanto po 2 jarojn en la Edukejo de Magyaróvár kaj Reĝa Ekonomia Edukejo de Debrecen, inter 1900–1905 li gvidis agronomian stacion en Debrecen. Li estis katedrestro en similaj edukejoj en Kassa (1905–1907), Kolozsvár (1907–1919) kaj en la menciita Debrecen (1920–1921). En Szeged li fondis instituton, kiun li gvidis inter 1921–1924, poste same agronomian lernejon (1924–1934). Fine en Budapeŝto li estis redaktoro en tabaka direktoraro, poste inter 1946–1948 konsilisto. Dum sia aktiva vivo li okupiĝis pri kultivado de tabakoj. Lia edzino naskis 2 gefilojn.

Elektitaj kontribuoj

  • A dohány trágyázásáról. (1936)
  • A dohány állati kártevői. (kunkompilisto, 1943)
  • A dohány termesztése. (1946)

Fontoj

Referencoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.