Ágost Benkhard [Agoŝt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Benkhard Ágost estis hungara pentristo, altlerneja instruisto. Lia familia nomvarianto estis Benkhardt, lia filo estis la samnoma Ágost Benkhard (arkitekto).
Ágost Benkhard [1] Arkivigite je 2018-03-03 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 16-an de februaro 1882 en Budapeŝto, li mortis la 19-an de oktobro 1961 en Budapeŝto.
Biografio
Ágost Benkhard akiris diplomon en Reĝa Modela Desegna Lernejo en 1905. Liaj plej gravaj instruistoj estis Tivadar Zemplényi kaj Bertalan Székely. Somere li pentradis apud Simon Hollósy en Artistkolonio (Nagybánya), Fonyód, Vajdahunyad kaj Técső. En 1904 li studvojaĝis al Italio kaj Germanio. Inter 1904-1922 li instruis en Reĝa Industridesegna Lernejo, inter 1922-1945 en la Belarta Altlernejo. En la lasta lernejo li estis rektoro inter 1935 kaj 1937. En 1920 li fondis artistkolonion en Miskolc, kiun li gvidis ĝis 1938. Li aranĝis ankaŭ ekspoziciojn. Li ricevis premiojn en 1929 kaj 1943.
Elektitaj ekspozicioj
Elektitaj pentraĵoj
- Felsőbányai táj
- Tavasz (1914)
- Bárányfelhok (1918)
- Önarckép (Memportreto) (1922)
- Benkhard Ágost festőművész felesége arcképe (1925)
- Tájkép (1930)
- Fekvo akt (1932)
- Festő és modellje (1935)
- Műtermi csendélet (1959)
Elektitaj disĉiploj
Fontoj