Ŝtona ponto en Rabštejn nad Střelou estas verŝajne gotika ŝosea ponto trans rivero Střela sur nordorienta rando de la eksa historia urbo Rabštejn nad Střelou. La ponto estis verŝajne konstruita en la jaroj 1335–1340 samtempe kunj alikonstruo de la devena burgo kaj fondo de remparita urbo en la subburgejo.[1] La ponto en Rabštejn tiel estus pli malnova ol Ponto de Karolo kaj post Ŝtonponto en Písek ĝi estus la dua plej malnova konservita ponro en Ĉeĥio. Ĝi estas enskribita kiel kultura memorindaĵo en Ĉeĥio.
La ponto estas senĉese en trafiko, eĉ kiel konsisto de ŝoseo II/206, malgraŭ ĝi estas sole unustria. Vojrajton havas veturiloj alveturantaj el monteto de Nový Dvůr, maksimuma permesita pezo de la veturilo estas 24 tunoj.
La lasta granda rekonstruo de la ponto okazis en la jaroj 2017–2020.
La ponto estas ŝatata loko de ĉeĥaj kaj eksterlandaj filmistoj. Estis ĉi tie filmitaj ekzemple filmoj Šťastný smolař kaj Svatojánský věneček kaj en la jaro 2011 ĝi ankaŭ fariĝis okazejo de refaro de videopeco Personal Jesus de muzika grupo Depeche Mode.[2]
Pluaj fotoj
-
Ŝtona ponto en Rabštejn nad Střelou
-
Ŝtona ponto en Rabštejn nad Střelou
-
Ŝtona ponto en Rabštejn nad Střelou
-
Ŝtona ponto en Rabštejn nad Střelou
Referencoj
- ↑ Josef, Dušan. Encyklopedie mostů v Čechách, na Moravě a ve Slezsku. Libri. Arkivita el la originalo je 2016-12-20. Alirita 2016-12-08 .
- ↑ Depeche.cz. Alirita 6.2.2021 .