Ŝtato Kogi aŭ en la angla plenforme Kogi State - en Esperanto eble Kogi-Ŝtato - estas unu el la 36 ŝtatoj en centra Niĝerio. Ĝi estas nomata ankaŭ la Kunflua Ŝtato, ĉar tie kunfluas la riveroj Niĝero kaj Benué. Tie oni stampis la nomon Niĝerio por la lando el la rigardo al la fluanta rivero Niĝero. Riĉoj estas agrikulturo, turismo kaj minado.