Ŝatranĝo

Ŝatranĝo

emblemo

Ŝaka variaĵo
vdr
Du ŝatranĝ-ludantoj en detalo de persa miniatura pentraĵo de Bayasanghori Ŝahname farita en 1430
Irana ŝatranĝ-aro, brilsurfaca ujo, 12-a jarcento (Novjorka Metropola Muzeo de Arto)

Ŝatranĝo estas la persa formo de la hinda ludo Ĉaturango, kun nur etaj modifoj. Konjekteble, ĝi eniris Persion el Hindujo en la 6-a jarcento dum la epoko de la lastaj sasanidoj kaj iĝis populara tra la tuta Okcidenta Azio. Poste la ludo alvenis Eŭropon, kie ĝi transformiĝis en la modernan ŝakon.

La reguloj similas al la moderna ludo, escepte de, interalie, ke en la antikva ludo mankas la arokoregulo, la peonoj havas nek la duĉelan unuan moviĝon, nek la prenon preterpasan, kaj, krome, la kuriero kaj la damo estas malpli fortaj figuroj.

Vidu ankaŭ la filmon de Satyajit Ray: "Shatranj ke Khilari" pri ŝakomaniuloj en la 19-a-jarcenta islama Hindio.

Eksteraj ligiloj