Ŝahr-e Suĥteh (perseشهرِ سوخته, signife "[La] brulita urbo"), literumita ankaŭ Ŝahr-e Suĥtéh kaj Ŝahr-i Ŝōĥta, estas arkeologia loko de granda urbasetlejo de la Bronzepoko, asocia kun la Ĝirofta kulturo. Ĝi situas en Provinco Sistano kaj Baluĉistano, nome sudorienta parto de Irano, en la bordo de la rivero Helmand, ĉe la ŝoseo Zahedan-Zabol. En Julio 2014 ĝi estis metita en la Listo de Monda Heredo de UNESCO.[1]
La tialoj por la neatendita plialtiĝo kaj falo de la Brulita Urbo estas ankoraŭ ene de mistero. Artefaktoj rekuperitaj el la urbo montras pekuliaran nekongruecon kun najbaraj civilizacioj de tiu tempo kaj oni spekulaciis ke Ŝahr-e Suĥteh povus laste havigi konkretan pruvaron de civilizacio oriente de prahistoriaPersio kiu estu sendependa el antikva Mezopotamio.
Trovitaĵoj
Argila pokalo malkovrita ĉe la kuŝejo de antaŭ 5,200 jaroj nome Ŝahr-e Suĥteh, priskribas tion kio eble estas la plej antikva ekzemplo de animacio en la mondo.[2] Tiu artefakto montras kvin sekvencajn bildojn kiuj priskribas persan dezertan naturan kapron saltantan por manĝi la foliojn de arbo.[3][4]